Ĉinaj novaj promesoj injektas movforton por tutmonda klimata agado

Jianping Publikigita: 2020-12-13 13:33:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Farante parolon sabate per videoligo en la Ambicia Pintkunveno pri Klimato, ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis pluajn promesojn de la lando por 2030 por plimulte kontribui al la traktado de la tutmondaj klimataj defioj.

Xi diris, ke Ĉinio malaltigos sian ellason de karbona dioksido je pli ol 65% por ĉiu unuo de la totala enlanda produkto el la nivelo de tiu en 2005, altigos la proporcion de ne-fosiliaj fueloj en la konsumado de primara energio al ĉirkaŭ 25%, grandigos la arbaran rezervan kvanton je 6 miliardoj da kubmetroj surbaze de la nivelo en 2005, kaj faros sian totalan instalitan kapaciton de venta kaj suna energioj superi 1,2 miliardojn da kilovatoj.

Xi anoncis en septembro, ke Ĉinio grandigos sian nacian determinan kontribuon kaj adoptos pli viglajn politikojn kaj rimedojn, kun la celoj atingi zeniton de la ellaso de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

En la pintkunveno Xi urĝis la internacian komunumon preni novan rimedon de verda revigliĝo rilate klimatan regadon. Li esprimis, ke la futuro de la tutmonda klimata regado altiras pli kaj pli multajn atentojn. Li faris jenajn tri proponojn.

Unue, Xi vokis ĉiujn partiojn kune labori por akiri novan progreson en la klimata regado. Due, Xi alvokis levi ambiciojn kaj kulturi novan arkitekturon de la klimata regado, en kiu ĉiu partio ludas sian rolon. Kaj trie, Xi urĝis ĉiujn partiojn firmigi fidon kaj antaŭenigi novan rimedon por la klimata regado kun verda revigliĝo kiel la kerno.

Dividu