Xi telefone konversaciis kun ĉilia prezidento Piñera

Mirinda Publikigita: 2020-12-16 14:16:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun ĉilia prezidento Miguel Juan Sebastian Piñera.

Xi diris, ke Ĉilio estas la unua latinamerika lando, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. La rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉilio estas ekzemplo de solidareca kunlaboro, reciproa kprofito kaj kungajno de Ĉinio kaj latinamerikaj landoj. En la kuranta jaro vizaĝe al la kronvirusa epidemio, la du flankoj kune batalis kontraŭ la epidemio, kune venkis la malfacilojn, enkorpigante profundan amikecon inter la du popoloj. Ambaŭ flankoj devas resumi la disvolvan procezon de la ĉina-ĉiliaj rilatoj en la pasintaj 50 jaroj, daŭrigi la tradicion kaj antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al pli brila nova epoko.

Xi akcentis, ke Ĉinio kontruas novan disvolvan arkitekturon, antaŭenigas reformon kaj malfermon de pli alta deirpunkto kaj liveros al ĉiuj landoj en la mondo, inkluzive de Ĉilio, pli vastan merkaton kaj disvolvajn ŝancojn. La du flankoj devas fortigi stratektan kontakton kaj sufiĉe ekspluati potencialon de liberkomerca interkonsento. Ĉinio volas pligrandigi investon en agrikulturo, minado, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj de Ĉilio, krei novajn kunlaborajn punktojn en sciencteknika novigo kaj cifereca ekonomio, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, eduko, sano kaj turismo, fortigi kunlaboron en ekspluato kaj uzado de vakcinoj kaj liveri laŭeblajn subtenon kaj helpon al Ĉilio en batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio fortigos komunikadon kaj kunordigon kun Ĉilio en daŭripova disvolviĝo, traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj temoj kaj kune subtenos multflankismon kaj liberkomercon. Ĉinio esperas, ke Ĉilio ludos pozitivan rolon en ĝenerala kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko.

Piñera diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du lankoj, Ĉilio kaj Ĉinio havis firman amikecon, solidan politikan reciprokfidon kaj akiris riĉajn fruktojn en kunlaboroj de diversaj kampoj. Ĉilio laŭdis Ĉinion pro gravaj strategiaj fruktoj en batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kaj renormaligo de ekonomia kresko. La rimedoj proklamitaj de prezidanto Xi pri memvola kontribuo de Ĉinio kontraŭ klimatŝanĝiĝo estas grava kontribuo al la mondo. Ĉilio volas fortigi dialogon kaj kunlaboron kun Ĉinio, aktive partopreni en la kuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kune protekti la komercan sistemon justan kaj liberan, fortigi komunikadon kaj kunordigon en daŭripova disvolviĝo kaj traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj gravaj temoj kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonto de la homaro.

Dividu