Xi Jinping donis gravan paroladon en centra ekonomia kunveno

Ĝoja Publikigita: 2020-12-18 21:39:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 16-a ĝis la 18-a de decembro en Pekino okazis la centra ekonomia kunveno. Donis gravan paroladon Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

En sia parolado Xi resumis ekonomian laboron de la jaro 2020, analizis la nunan situacion de ekonomio kaj aranĝis ekonomian laboron de la jaro 2021.

La kunveno montris, ke 2020 estas la fino de la “13-a kvinjara plano”. Post la kvinjara kontinua klopodado Ĉinio akiris novajn historiajn atingojn de ekonomia kaj socia disvolvo kaj tre baldaŭ plenumos ĉefajn celojn kaj taskojn de la “13-a kvinjara plano”. Tre baldaŭ Ĉinio sukcesos en finkonstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la granda rejuniĝo de la ĉina nacio marŝis antaŭen per nova granda paŝo.

La kunveno montris ankaŭ, ke ekzistas multaj necertecoj de ŝanĝiĝo de la epidemio kaj ekstera medio, la bazo de reprospero de ĉina ekonomio ne estas firma. En 2021 la monda ekonomia situacio ankoraŭ estos severa kaj komplika, reprospero ne estos stabila, ne ekvilibra, kaj estos ne ignoreblaj diversaj riskoj pro la epidemio. Ĉinio daŭre tenos la flagon de plurflankismo, aktive partoprenos en monda regada reformo kaj plibonigo kaj akcelos konstruadon de la komunumo de la homaro kun komuna estonto.

Dividu