Ĉina prezidanto Xi Jinping donis novjaran mesaĝon de 2021

Lucia Publikigita: 2020-12-31 19:39:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 31an de decembro, okaze de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping, pere de Ĉina Komunikila Grupo kaj interreto, donis novjaran mesaĝon de 2021. Jen estas la tuta teksto:

Saluton, karaj! Proksimiĝis la paŝoj de la jaro 2021 kaj mi sincere donis al vi ĉiuj novjarajn dezirojn en Pekino!

La jaro 2020 estas ekstreme eksterordinara jaro. Fronte al neatendita epidemio de la nova kronviruso, ni klarigis grandan amon kun spirito meti la popolon kaj la vivon en la prioritaton kaj verkis epopeon de batalo kontraŭ la epidemio per unueca decidemo kaj nefleksebleca firmo. En la malfacilaj tagoj, ni havas bravecon en marŝo de kontraŭiro, persisteman gardon, kuraĝan kontribuon kaj kortuŝojn de reciproka helpo. Medicinistoj, soldatoj, esploristoj, loĝkvartalaj laborantoj, volontuloj, konstruantoj, maljunuloj kaj novaj generaciuloj, ĉiuj homoj plenumis siajn misiojn per la vivo, protektis la publikon kaj vivon per sincereco, kunigis la guton al grandioza kaj pompa forto kaj konstruis nedetruigan muron por protekti la vivon. La figuroj por plenumi misiojn kun forta decido, la man-en-mana kaj kor-al-kora stafetkuro, la profunde emociindaj scenoj vigle montris grandan spiriton de batalo kontraŭ la epidemio. Ordinaro estas fundamento de la grandeco, heroo naskiĝas de la popolo. Ĉiuj estas eminentaj! Mi esprimas simpation al ĉiuj infektitoj per la nova kronviruso kaj saluton al ĉiuj ordinaraj herooj! Mi fieras pro la granda patrujo kaj la popolo, kaj mi fieras pro la konstanta daŭrigo de la nacia spirito.

Dum malfaciloj pintiĝas kuraĝo kaj post hardado la jado formiĝas. Ni venkis negativan influon de la epidemio kaj akiris gravajn atingojn en prevento kaj regado de la epidemio, kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La 13a Kvinjara Plano estis plensukcese plenumita kaj la 14a Kvinjara Plano amplekse komenciĝas. Nova evoluiga reĝimo estis rapide konstruata, altkvalita disvolviĝo estis profunde efektivigata. Nia lando la unua realigis pozitivan kreskon inter aliaj ĉefaj ekonomioj en la mondo kaj laŭ prognozo la enlanda totala produkto de 2020 atingis novan alton kun valoro de cent duilionoj da juanoj. La grena produktado realigis rikolton en sinsekvaj 17 jaroj. La satelito Tianwen-1, lunsondilo Chang’e-5, submarŝipo Fendouzhe kaj aliaj sciencaj esploraj programoj realigis gravajn rompojn. La liberkomerca haveno de Hainan prospere disvolviĝas. Ni ankaŭ defendis seriozan inundan katastrofon. Niaj armeo kaj popolo kune luktis kontraŭ la inundoj kaj klopodis por minimumigi la perdojn en savado fronte al peniga danĝero. Dum inspektado en 13 provincoj kaj regionoj, mi ĝoje vidis, ke la homoj diligente kaj detale plenumis rimedojn por prevento kaj regado kontraŭ la epidemio, rekomencis laborojn kaj produktadon por ŝpari ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon, plenforte sin dediĉis al renovigo kaj kreado. La granda tero montras plenan memfidon kaj konstantan forton, kaj ĉie estas bildoj pentritaj de klopodo kaj vigleco .

En 2020, ampleksa konstruado de modere prospera socio akiris grandajn historiajn atingojn. La fina batalo kontraŭ malriĉeco akiris decideman venkon. Ni faris la finan atakon kontraŭ absoluta malriĉeco kaj ĉirkaŭmordis la plej hardan oston. Post ok jaroj, preskaŭ cent milionoj da malriĉuloj en kamparo laŭ la aktuala normo tute sin liberigis el malriĉeco, 832 malriĉaj gubernioj estis senigitaj je la titolo de malriĉeco. En la pasintaj jaroj, mi vizitis 14 ekstreme malriĉajn regionojn kunigitajn tra la tuta lando, vilaĝanoj diligente laboris same kiel Yugong, kiu movis la grandajn montojn en la legendo, amaso da funkciuloj tutvole sin kontribuis por malriĉec-elimino, tiuj scenoj ofte aperis en mia menso. Ni devas firme persisti en la spirito, fari solidan laboron kaj progresi ŝtupo post ŝtupo por priskribi grandiozan pejzaĝon de vilaĝa prosperigo, stabile marŝante al la celo de riĉiĝo de ĉiuj.

En la kuranta jaro, ni solene celebris la 40an datrevenon de starigo de la speciala ekonomia zono Shenzhen kaj la 30an datrevenon de konstruado de Pudong de Ŝanhajo. Ĉe la bordo de la Suda Ĉina Maro kun la alveno de la tajdoj de la printempo, ĉe la bordo de Huangpu-Rivero kolorriĉa kaj pitoreska, diversaj sentoj alterne venas al mia koro, unuapaŝa provo fariĝis ekzemplo kaj gvido, esplorado kaj novigado gvidas la disvolviĝon. Reformo kaj malfermo donis miraklojn de disvolviĝo, en estonteco ni devas profundigi reformon kaj vastigi malfermon kun pli granda kuraĝo kaj kontinue verki pli multajn “rakontojn en la Printempo”.

Oni ne sentas sin sola en la nobla vojo, kaj la komuna familio konsistas el ĉiuj. Post sufero de malfaciloj en la pasinta jaro, ni konsciis signifon de la komuna komunumo kun la estonteco de la homaro, kiu jam estis pli profunde atentita ol iam ajn antaŭe. Mi multfoje konversaciis kun novaj kaj malnovaj internaciaj amikoj, ĉeestis al kelkaj “virtualaj kunvenoj”, kaj la plej multe diskutata temo estas komuna kunlaboro por kune kaj solide batali kontraŭ la epidemio. Prevento kaj regado de la epidemio ankoraŭ frontas al peza tasko en longa tempo. La popoloj de ĉiuj landoj en la mondo devas kune kunlabori por dividi la saman sorton kaj klopodi por konstrui pli belan terglobon.

La 2021 markos la centjaran jubileon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Post cent jaroj, la vojo estas pli grandioza kaj vasta, kaj la aspiro estas pli firma. La malgranda ruĝa boato de Shikumen en Ŝanhajo al Suda-lago de Jiaxing ŝarĝis grandan respondecon por la popolo kaj esperon de la nacio. Ĝi trapasis torentojn kaj jam transformiĝis al granda rado, kiu stabile gvidas Ĉinion antaŭen. La granda afero de generacio post generacio ĝuste estas centjara talento. Metante la popolon ĉe la centron, ĉiam konservante la aspiron kaj firme memorante la mision, ni fendas la ondojn en vento kaj antaŭeniras hisante la velojn kaj nepre realigos grandan revon de la ĉina nacio.

Ĉe la kruciĝo de la Du Centjaroj, baldaŭ komenciĝos la nova marŝado de ampleksa konstruado de socialisma moderniga lando. La estonta vojo estas peniga kaj longa, tamen nur diligenta laboro servas por la marŝo. Per diligenta lukto, ni piediris en la akvoj kaj sur la montoj post venko super malfaciloj. Ni devas plu daŭrigi la laboron kaj kuraĝe progresi por malfermi pli brilan estontecon!

En tiu momento la lampo eklumiĝas kaj rekuniĝis ĉiuj familianoj. Baldaŭ venas la nova jaro, al kiu mi deziras ĉarman perspektivon kaj prosperan estontecon de la lando, kaj harmonian kaj feliĉan vivon de la popolo.

Dankon al vi ĉiuj!

Dividu