Xi alparolis novjaran kunvenon de Nacia Komitato de ĈPPKK

Yu Publikigita: 2021-01-01 14:43:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigis novjaran kunvenon ĵaŭde en Pekino.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la kunveno.

Altrangaj gvidantoj Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la kunvenon.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis novjarajn salutojn kaj bondezirojn al la nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, eminentaj senpartiuloj kaj popolaj organizoj.

Li salutis ankaŭ homojn el ĉiuj sociaj rondoj inkluzive de laboristoj, terkultivistoj kaj intelektuloj, oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, armita polico, oficiroj pri publika sekureco kaj fajrestingaj kaj savaj fortoj, kaj samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano kaj transmaraj ĉinoj kaj ankaŭ internaciaj amikoj.

Xi emfazis la gravecon de la venonta jaro 2021, ĉar Ĉinio festos la 100an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ, ellaboros kaj efektivigos la 14an Kvinjaran Planon (2021-2025) pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo kaj komencos novan vojaĝon plene konstrui modernan socialisman landon.

Dividu