Gvidantaro de KPĈ aŭskultis laborraportojn

Yu Publikigita: 2021-01-08 14:17:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde okazigis kunvenon por aŭskulti serion da laborraportoj.

La raportoj estis el gvidaj grupoj de partianoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Plej Supera Popola Kortumo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, kaj ankaŭ de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la aŭtoritato kaj centralizita kaj unuigita gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ estas la ĉefa principo por subteni la gvidadon de la partio kaj la fundamentan garantion por la instituciaj fortoj de Ĉinio, kaj la ĉiujara aŭskultado de laborraportoj fare de la gvidantaro de la KPĈ estas grava institucia aranĝo por subteni tian aŭtoritaton kaj gvidadon.

La kunveno agnoskis la atingojn de la gvidaj grupoj de partianoj de la plej alta leĝdona instanco, centra registaro, ĉefa politika konsultiĝa organo, la plej supera kortumo kaj la plej supera prokurorejo, kaj ankaŭ de la sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, en diversaj kampoj de laboro dum la pasinta jaro. .

La kunveno instigis la gvidajn grupojn de partianoj senĉese plifortigi la kapablon juĝi kaj kompreni politikajn demandojn kaj efektivigi politikajn postulojn por ĉiam resti konformaj al la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno laŭ pensado, politika orientiĝo, kaj agoj.

Dividu