Xi sendis kondolencon al indonezia prezidento pro aviadila kraŝo

Yu Publikigita: 2021-01-12 15:19:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidanto Joko Widodo pro la lastatempa kraŝo de pasaĝeraviadilo de la flugkompanio Sriwijaya. Xi diris, ke informiĝinte pri la kraŝo, li estas konsternita, kaj ke Ĉinio estas amika najbaro de Indonezio. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimis profundan funebron pri la viktimoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la mortintoj.

Dividu