Xi emfazas bonan komencon por kompleta konstruado de moderna socialisma lando

Yu Publikigita: 2021-01-12 15:20:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde alvokis certigi bonan komencon por kompleta konstruado de moderna socialisma lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la malfermo de studa sesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiun ĉeestis provinc-nivelaj kaj ministero-nivelaj oficialuloj.

Xi emfazis la bezonon rezolute efektivigi la gvidajn principojn de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj urĝis la oficialulojn ĝuste kompreni la novan disvolvan stadion, agi laŭ la nova disvolva filozofio kaj akceli la starigon de la nova disvolva reĝimo por akceli altkvalitan disvolviĝon dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

Xi diris, ke la nova disvolva stadio restas en la primara stadio de socialismo, sed ĝi estas ankaŭ nova deirpunkto bazita sur jardekoj da disvolviĝo. Li akcentis, "Ni starigis solidan materialan fundamenton por komenci novan vojaĝon kaj atingi novajn kaj pli altajn celojn per niaj senĉesaj klopodoj de post la fondiĝo de nova Ĉinio, precipe dum la kvar jardekoj ekde la reformo kaj malfermo.”

Xi emfazis, ke la primara stadio de socialismo ne estas statika, sed dinamika, aktiva, promesplena kaj plena de vigleco. Li aldonis, ke por ke socialismo de Ĉinio progresu de la primara stadio al pli alta, necesas komplete konstrui modernan socialisman Ĉinion kaj fundamente realigi socialisman moderniĝon.

Dividu