Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al vjetnama prezidanto Nguyen Phu Trong

Mirinda Publikigita: 2021-01-18 11:16:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al sia vjetnama paralelulo Nguyen Phu Trong, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio celebre al la 71a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi diris en la mesaĝo, ke ekde la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio plue disvolviĝis, kaj ke li faris du telefonajn konversaciojn kun Nguyen Phu Trong kaj atingis kun li gravajn konsentojn pri fortigo kaj profundigo de rilateco inter la du partioj kaj inter la du landoj en nova situacio kaj kunordiga antaŭenigo de ampleksa strategia kunlaboro de la du flankoj. Vizaĝe al la epidemio de la nova kronviruso, la du flankoj kune akiris gravajn atingojn en preventado kaj regado de la epidemio, enorde okazigis celebrajn aktivadojn pri la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj kaj per realaj agoj klarigis profundan amikecon de “kamaradoj plus fratoj”.

Xi diris, ke li donis altan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volas klopodi kune kun Nguyen Phu Trong por antaŭenpuŝi la rilatecon inter la du partioj kaj inter la du landoj por nova progreso.

Dividu