Xi Jinping inspektis konkursejon Zhangjiakou de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Yu Publikigita: 2021-01-20 11:50:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis la konkursejon Zhangjiakou de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

Xi atingis la urbon Zhangjiakou en Hebei-provinco per la rapidega fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou. Li inspektis la fervojan stacion Taizicheng proksiman al la konkursejoj kaj sportista vilaĝo, la Nacia Centro de Skisaltado kaj la Nacia Centro de Duatlono.

Xi salutis sportistojn, trejnistojn kaj reprezentantojn de funkciigaj teamoj kaj konstruistojn en la konkursejo Zhangjiakou.

La rapidega fervojlinio kunliganta Pekinon kaj ĝian kungastiganton Zhangjiakou de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 ekfunkciis la 30an de decembro 2019.

La konkursejo Zhangjiakou okazigos 50 konkursojn de ses branĉoj el du neĝaj sportoj dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

Dividu