Prezidanto Xi emfazas konsiliĝon pri internaciaj aferoj

Yu Publikigita: 2021-01-25 21:09:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde dum parolado en la virtuala kunveno de la Monda Ekonomia Forumo de la Tagordo Davos, ke multflankismo temas pri tio, ke internaciaj aferoj estas traktataj per konsiliĝo kaj la estonteco de la mondo estas decidita de ĉiuj per komuna laboro. Li aldonis, "Ni ne povas trakti komunajn defiojn en dividita mondo, kaj konfrontado kondukos nin al sakstrato.”

Xi diris, ke la mondo travivas ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj nun estas tempo por grava disvolviĝo kaj transformiĝo. Por subteni multflankismon en la 21a jarcento, ĉiuj landoj devas daŭrigi kaj disvolvi sian bonan tradicion, akcepti novajn vidpunktojn kaj rigardi al la estonteco. Li substrekis la bezonon subteni la kernajn valorojn kaj bazajn principojn de multflankismo, adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj respondi al tutmondaj defioj.

Li akcentis, ke la internacia komunumo devas havi longtempan vidon, plenumi sian promeson kaj doni necesan subtenon al evoluantaj landoj kaj protekti iliajn legitimajn disvolvajn interesojn.

La ĉina prezidanto rekomendis justan konkurencon kaj oponon kontraŭ reciproka atako. Li emfazis, ke la internacia komunumo devas sin teni je la kunlabora koncepto bazita sur reciproka profito kaj garantii la egalajn rajtojn de ĉiuj landoj pri disvolviĝo.

Dividu