Xi Jinping telefone konversaciis kun prezidanto de Internacia Olimpika Komitato

Pluveta Publikigita: 2021-01-26 14:36:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde vespere ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato.

Xi montris, ke de post eksplodo de la kronvirusa epidemio la Internacia Olimpika Komitato aktive reagis kaj plenforte protektis la unuiĝon kaj stabilecon de la olimpika movado, pozitive kontribuante por batalo kontraŭ la epidemio kaj sana kaj kontinuigebla disvolviĝo de la olimpika movado. Ĉinio aprezas subtenon de la komitato al la ĉina afero pri sporto kaj plu subtenos la laboron de la komitato kiel antaŭe. Ĝi volas labori kun la Internacia Olimpika Komitato kaj aliaj landoj por glata okazigo de la Tokiaj Someraj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj kontribuos por ke la internacia komunumo frue venku la epidemion, realigu ekonomian reprosperiĝon kaj protektu la vivojn kaj sanon de tutmondaj popolanoj.

Dividu