Frazoj el parolado de Xi en virtuala kunveno de Monda Ekonomia Forumo de Tagordo Davos

Selena Publikigita: 2021-01-26 16:43:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde dum parolado en la virtuala kunveno de la Monda Ekonomia Forumo de la Tagordo Davos. Jen estas kelkaj frazoj el lia parolado:

Kvankam la kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas, tamen ni kredas, ke vintro ne povas malhelpi paŝojn de printempo, nokto ne povas kovri la unuan lumon de tagiĝo.

Ne ekzistas distingo de bonaj kaj malbonaj sistemoj de malsamaj landoj, la ŝlosilo kuŝas en tio, ĉu ĝi akiras subtenon de la popolo.

La internacia komunumo devas havi longtempan vidon, plenumi sian promeson, doni necesan subtenon al evoluantaj landoj kaj protekti iliajn legitimajn disvolvajn interesojn por ke tiuj landoj kune dividu oportunojn kaj rezultojn de disvolviĝo.

Ne eblas por ajna lando solvi ĉiujn tutmondajn demandojn de la homaro, tutmonda agado, tutmonda traktado kaj tutmonda kunlaboro estas rekomendataj.

Multflankismo temas pri tio, ke internaciaj aferoj estas traktataj per konsiliĝo kaj la estonteco de la mondo estas decidita de ĉiuj per komuna laboro.

Ni devas akordiĝi kaj normaligi la rilatojn inter diversaj landoj per sistemoj kaj reguloj. Ni ne devas praktiki unuflankismon en la nomo de multflankismo.

Konflikto kaj konfronto kondukos al malĝusta vojo kaj damaĝos interesojn de diversaj landoj kaj bonfarton de popoloj

Ni rekomendas justan konkurencon, en kiuj ĉiuj penas por altigi konkurencivon, sed oponas reciprokan atakon.

Ĉinio faras pli da klopodoj por bone aranĝi laborojn favorajn al la homaro.

La homaro havas nur unu terglobon, kiu posedas komunan futuron. Ĉiuj landoj devas kunigi la manojn por kune konstrui la komunumnon kun komuna estonteco de la homaro kun torĉo lumiganta vojon de multflankismo.

Dividu