Xi Jinping telefone konversaciis kun sudkorea prezidento

Pluveta Publikigita: 2021-01-27 15:36:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun sudkreia prezidento Moon Jae-in. La du ŝtatestroj esprimis novjaran saluton unu al la alia kaj bondezirojn al la du popoloj.

Xi montris, ke ekde 2020, fronte al la kronvirusa pandemio kaj grandaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento, profunde ŝanĝiĝas la situacio internacia kaj regiona. Ĉinio kaj Sud-Koreio faris komunan penadon, antaŭenpuŝis kunlaboron en diversaj kampoj kaj akiris riĉajn fruktojn. La du flankoj faris efikajn sistemajn aranĝojn kaj donis ekzemplon de kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio. Tio plene reflektas la altan nivelon de la duflanka strategia partnereco.

Moon Jae-in esprimis sinceran gratulon pro la 100a datreveno de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke sub la firma gvidado de Xi Jinping Ĉinio akiris sukceson en batalo kontraŭ la epidemio kaj estis la sola inter ĉefaj ekonomioj de la mondo, kiu realigis ekonomian kreskon. Ĉinio marŝas antaŭen por atingi la duan centjaran celon. Sud-Koreio volas labori kun Ĉinio por fortigi interŝanĝojn, profundigi amikecon inter la du popoloj kaj plu antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj.

Dividu