Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al vjetnama prezidanto Nguyen Phu Trong

Lucia Publikigita: 2021-01-31 17:47:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping dimanĉe sendis mesaĝon al Nguyen Phu Trong, gratulante lin pro la elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio.

Xi diris en la mesaĝo, ke li kredas, ke sub la gvido de la nova registaro, Vjetnamio akiros pli grandajn atingojn.

Li diris, ke li donas altan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volas klopodi kune kun Nguyen Phu Trong por antaŭenpuŝi la rilatecon inter la du partioj kaj inter la du landoj por nova progreso.

Dividu