Xi sendis gratulon al sri-lanka prezidento Gotha Baya Rajapaksa pro la sendependa tago

Henggang Publikigita: 2021-02-04 20:49:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping ĵaude sendis mesaĝon al Gotha Baya Rajapaksa, gratulante lin pro la 73a sendependa tago de Sri-lanko.

Xi diris en la mesaĝo, ke fronte al la defio de la kronvirusa epidemio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sri-lanko marŝas kontraŭflue, kontinue altiĝas la reciproka politika konfido, plu produndiĝas tradicia amikeco, kaj progresis komuna konstruado de Zono kaj Vojo. Li donas altan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj volas kune kun prezidento Gotha klopodi por disvastigi la spiriton de la du landoj pri solidara batalo kontraŭ epidemio, vastigi kaj profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj inter la du landoj kaj puŝi la generacie amikan partnerecon kun strategia kunlaboro al nova alto.

Dividu