Xi levis dikfingron al Miao-brodaĵo dum vizito al ĉina sudokcidenta vilaĝo

Yu Publikigita: 2021-02-05 11:42:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, levis dikfingron al uzado de Miao-brodaĵo por transdono de etna kaj tradicia kulturo, helpo al la batalo kontraŭ malriĉeco kaj antaŭenigo de kampara vigligo.

Xi vizitis laborejon en la vilaĝo Huawu, la Miao-urbeto Xinren de la gubernio Qinxi en Bijie merkrede posttagmeze dum inspektvojaĝo en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.

La delikataj manfaritaj Miao-brodaĵoj kaj ornamaĵoj altiris lian atenton, kaj Xi detale informiĝis pri la farado el lokaj vilaĝanoj.

"Ankaŭ ĉio, kio estas tradicia, estas moda", diris Xi, urĝante diskonigi Miao-brodaĵojn por pli granda kontribuo al la kampara vigligo.

Dividu