Xi Jinping sendis salutojn kaj bondezirojn de ĉina novjaro dum vizito al Guizhou

Publikigita: 2021-02-06 17:04:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis salutojn kaj bondezirojn de la ĉina novjaro al la ĉina popolo de ĉiuj etnoj, dezirante feliĉon kaj bonŝancon al la popolo kaj prosperon al la nacio.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis siajn salutojn dum la inspektvojaĝo en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou antaŭ la ĉina novjaro, kiu falas sur la 12an de februaro ĉi-jare.

Merkrede, Xi iris al la urbo Bijie, kiu iam estas la tipa malriĉa regiono. Post la 30-jaraj klopodoj, la urbo plenumis la taskon de liberiĝo el malriĉeco en 2020. Li vizitis la sekcion de la rivero Wujiang, unu el al plej grandaj alfluantoj de la supra baseno de Jangzio. Dum la kontrolado de la ekologia medio kaj akva kvalito de la rivero, li emfazis malfermi novan vojon, kiu prioritatigos ekologian konservadon kaj verdan disvolviĝon. Li poste iris al la vilaĝo Huawu en la Miao-urbeto Xinren. Tiu iama ekstreme malriĉa vilaĝo jam liberigis sin el malriĉeco per industrioj de kultivado, bredado kaj turismo.

Ĵaŭde, Xi vizitis superbazaron kaj loĝkomunumon en Guiyang, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou. En la superbazaro Xi kontrolis la liveradon de varoj por ferioj de la ĉina novjaro kaj iliajn prezojn. Li poste iris al komunumo Jinyuan, kie li vizitis lokajn loĝantojn kaj eksciis pri aferoj inkluzive de baznivela partia konstruado kaj publika servo. Li emfazis ankaŭ, ke la preventado kaj regado kontraŭ la epidemio ankoraŭ estas la malfacila tasko, kaj la lokaj aŭtoritatoj devas plibonigi la servojn por loĝantoj, kiuj festos la novjaron surloke.

Xi diris al la loĝantoj en la publika placo de la loĝkomunumo, ke la pasinta jaro estas eksterordinara. Fronte al orta ŝtormo, ni kontraŭbatalis ĝin kun kuraĝo kaj triumfis. Ĉiuj spertis ĝin kune kaj ĉiuj estas rimarkindaj.

Dividu