Xi Jinping prezidas pintkunvenon de Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj

Ĝoja Publikigita: 2021-02-09 17:09:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de februaro okazas la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj per videoligo. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidas la kunvenon en Pekino kaj donas tonikan paroladon.

La pintkunveno estas iniciatita de Ĉinio kaj ĝin ĉeestas invititaj gvidantoj aŭ altrangaj reprezentantoj de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj observantoj de la Kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj

Aprile de 2012 en Pollando okazis la unua pintkunveno de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj, tiam oficiale establiĝis la mekanismo de kunveno inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj.

Post establiĝo de la mekanismo la duflanka komerco ĉiujare krekis je 8%, trioble pli rapide ol la ĉina ekstera komerco, kaj en 2020 la duflanka komerco superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de 2020 Ĉinio sume rekte investis 3,14 miliardojn da usonaj dolaroj en ĉiuj sektoroj de la 17 centr- kaj orient-eŭropaj landoj, kaj samtempe la 17 landoj sume investis 1,72 miliardojn da usonaj dolaroj en Ĉinio.

Dividu