Ĉina kaj niĝeria ŝtatestroj interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de 50a datreveno de rilatoj

Yu Publikigita: 2021-02-10 14:34:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia niĝeria samrangulo, Muhammadu Buhari, okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke dum la pasinta duonjarcento, la du landoj plifortigis sian tradician amikecon, rikoltis riĉajn fruktojn en praktika kunlaboro, kaj strikte kunlaboris pri internaciaj kaj regionaj aferoj. En la lastaj jaroj, la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Niĝerio montris bonan tendencon de disvolviĝo, kaj efike plibonigis la bonfarton de la popoloj en ambaŭ landoj.

Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio, kaj volas labori kun Buhari por preni la 50an datrevenon kiel oportunon por fari pozitivajn kontribuojn al la konstruado de pli strikta ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco. Li sugestis, ke la du flankoj daŭrigu sian tradician amikecon kaj profundigu kunlaboron en diversaj kampoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo kaj ankaŭ la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Dividu