Xi skribis novan estontecon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj

Qiujieming Publikigita: 2021-02-10 14:45:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Pintkunvenon de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj, skribante novan estontecon de kunlaboro de Ĉinio kaj centr- kaj orient- eŭropaj landoj. Li diris dum sia parolado en la kunveno, ke "17 plus 1 povus fari pli ol 18.” Jen estas la fono de kunlaboro de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj.

La kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj komenciĝis en 2012 kaj ludis gravan rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. La 17 landoj estas Bosnio-Hercegovino, Ĉeĥio, Montenegro, Pollando, Serbio, Albanio, Kroatio, Grekio, Hungario, Nord-Makedonio, Slovakio, Bulgario, Slovenio, Estonio, Latvio, Litovio kaj Rumanio.

La kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj okazas en ĉiu jaro ekde 2012. La kvara kunveno okazis en la ĉina urbo Suzhou en novembro de 2015. Xi renkontiĝis kun gvidantoj de 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj en la Granda Popola Halo en Pekino la 26an de la sama monato. La “kunlaboro 16 plus 1” fariĝis la “kunlaboro 17 plus 1” kun la aliĝo de Grekio en aprilo de 2019.

Tiu ĉi pintkunveno estas la unua pintkunveno, post kiam la sistemo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj komenciĝis en la situacio de novkronvirusa epidemio. En februaro de 2020, serba unua vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Ivica Dačić diris dum sia vizito en Ĉinio, ke serba prezidento Aleksandar Vučić volas iri al Ĉinio por ĉeesti la Pintkunvenon de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj. En la 7a de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en gazetara konferenco, ke la pintkunveno en 2020 estis prokrastita pro la novkronvirusa epidemio. En la 6a de septembro, proparolanto diris en alia gazetara kunferenco, ke Ĉinio bonvenigas la deziron de ĉeĥa prezidento Miloš Zeman pri ĉeesto al la pintkunveno. En la 9a de februaro, 2021, la pintkunveno finfine okazis per videoligo laŭ propono de Ĉinio. Tio estas la dua grava multflanka diplomatia aktiveco de Xi, de post kiam li ĉeestis la kunvenon de la Monda Ekonomia Forumo de Tagordo Davos en la 25a de januaro.

Dividu