Ĉina kaj usona ŝtatestroj faris telefonan konversacion antaŭ Printempa Festo

Selena Publikigita: 2021-02-11 15:51:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde antaŭtagmeze telefone konversaciis kun usona prezidento Joseph R. Biden en la antaŭvespero de la nova jaro laŭ ĉina lunkalendaro. La du ŝtatestroj adresis festajn mesaĝojn unu al la alia kaj faris interŝanĝojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Biden donis festajn gratulojn al la ĉina popolo kaj deziras, ke la ĉina popolo havas feliĉan kaj prosperan novjaron. Xi refoje gratulis al Biden pro lia elektiĝo kiel usona prezidento kaj deziras, ke la popoloj de Ĉinio kaj Usono havas ĝojan kaj bonaŭguran novjaron.

Xi akcentis dum la konversacio, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en grava momento, ĝia stabila kaj sana disvolviĝo estas komuna deziro de la du popoloj kaj de la internacia komunumo.

Departementoj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj povas fari profundan interŝanĝon pri ampleksaj demandoj de la duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj ankaŭ ekonomia, financa, leĝplenuma kaj militaj aŭtoritatoj de la du landoj povas havi pli da kontaktoj.

Xi aldonis, ke la du flankoj devas restarigi diversajn dialogajn mekanismojn por akurate kompreni reciprokajn politikajn intencojn kaj eviti miskomprenon kaj misjuĝon. Li diris, ke estas grave por regi diverĝojn kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en kampoj, kie troviĝas tia deziro. Demandoj pri Tajvano, Honkongo kaj Xinjiang estas ĉinaj internaj aferoj, kiuj koncernas ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj Usono devas respekti kernajn interesojn de Ĉinio kaj prudente agi.

Biden diris, ke Usono kaj Ĉinio devas eviti konflikton kaj povas disvolvi kunlaboron en klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj demandoj. Usono volas fari sinceran kaj konstrueman dialogon kun Ĉinio kun spirito de reciproka respekto por pliigi reciprokan komprenon kaj eviti miskomprenon kaj misjuĝon.

La du ŝtatestroj konsentis, ke la telefona konversacio eligos pozitivan signon al la mondo, kaj la du flankoj tenos striktan komunikadon pri la rilatoj kaj komune zorgataj demandoj.

Dividu