Tio estas granda afero de la politika vivo de la Partio

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-21 16:55:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1an de februaro, kiam Xi Jinping estis kun personoj ekster la Partio por festi la lunkalendaran Novjaron, li priparolis tion: La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis ĉi-jare disvolvi la lernadon kaj kleriĝadon pri la historio de la Komunista Partio de Ĉinio en la tuta Partio. En la 20a de februaro la mobiliza kunveno por la lernado kaj kleriĝado okazis en Pekino, tiam Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, emfazis, ke niaj partianoj lernu la historion de la Partio, komprenu la penson, faru praktikajn aferojn, kreu novan situacion, kaj per brilaj sukcesoj salutu la centjariĝon de la Partio.

“Ĝustatempe kaj imperative”

En la mobiliza kunveno Xi Jinping diris, ke en tiu ĉi esenca momento, kiam ni celebros la centan datrevenon de la Partio, kaj en la historia turnopunkto de la “du centjariĝoj”, al kiuj ni strebas, disvolvi la lernadon kaj kleriĝadon pri la historio de la Komunista Partio de Ĉinio en la tuta Partio estas ĝustatempe kaj imperative.

En la mobiliza kunveno Xi rimarkigis, ke en la tuta Partio disvolvi la lernadon kaj kleriĝadon pri la historio de la Partio estas grava decido farita de la Centra Komitato de KPĈ, kaj ke la kamaradoj de la Partio devas, per la lernado de la historio de la Partio, kompreni la principon, pliigi la fidon, respekti la virton, kaj fari la praktikojn.

Ricevi inspiron el la historio

Historio estas la plej bona lernolibro. La historio de KPĈ estas la plej heroa kaj kortuŝa ĉapitro de la moderna epoko. Xi plurfoje substrektis, ke ni devas komplete ludi la rolon de la Partia historio.

Survoje al Guizhou por fari esploradon komence de ĉi monato, Xi priparolis la kunvenon Zunyi. Li diris, ke la elstara karaktero de la kunveno Zunyi estas insisti pri vero, korekti eraron, determini la ĝustan gvidadon de la Centra Komitato de KPĈ, iniciative ellabori kaj plenumi la strategion kaj taktikon konformajn al la trajtoj de la ĉina revolucio. Eĉ hodiaŭ ĝi ankoraŭ havas gravan signifon. Xi substrekis, ke el la spirito de la Longa Marŝo kaj de la kunveno Zunyi ni devas profunde kompreni la komencan aspiron kaj mision de la Partio kaj sukcesigi la novan Longan Marŝon de la nova epoko.

Lasi la ruĝan genon kaj la revolucian fajrosemon tra postaj generacioj

Ĝuste antaŭe de la mobiliza kunveno por la lernado kaj kleriĝado pri la Partia historio Xi Jinping ricevis du leterojn, kiuj strikte rilatas al tiu ĉi lernado kaj kleriĝado.

La unua respondo direktis sin al la tuta partianaro de la vilaĝo Beizhuang de Xibaipo en la gubernio Pingshan de la provinco Hebei - la unua prezentejo de la fama kanto “Solidareco estas forto”. Xi diris: “La centjara historio de la Komunista Partio de Ĉinio estas la komuna batala historio de la popolo gvidata de la Partio por aliro al bela vivo, kaj pri tio la kadruloj kaj popolamasoj de Xibaipo perceptas tion pli profunde.

Kaj la alia al la malnovaj soldatoj je pli ol cent jaroj aĝaj de la Historia Instituto de la Nova Kvara Armio en Ŝanhajo. En la respondo Xi diris: “Vi persone vidis, kiel la ĉina nacio stariĝas, riĉiĝas kaj potenciĝas, kaj spertis la historian evoluadon de la granda transcendo, kaj sekve vi pli komprenas la komencan aspiron kaj mision de nia partio.

En la mobiliza kunveno en la 20a de februaro Xi diris, ke la lernado kaj kleriĝado pri la Partia historio estu penetrigita en la popolamason, la bazon kaj la koron

La lando estas la popolo, kaj la popolo estas la lando

En la mobiliza kunveno en la 20a de februaro Xi Jinping rimarkigis, ke la centjara historio de nia Partio estas la historio, en kiu efektiviĝas la komenca aspiro kaj misio de la Partio, en kiu la Partio kune kun la popolo samkore spiras kaj dividas la sorton. La historio plene pruvis, ke la lando estas la popolo, kaj la popolo estas la lando. La ekzisto aŭ neekzisto de la Partio dependas de tio, ĉu la popolo estas por aŭkontra. Xi emfazis, ke la tuta Partio devas profunde kompreni la econ kaj principon de la Partio kaj persisti en tio, ke ĉio servas al la popolo, kaj ĉio dependas de la popolo.

La 10an de februaro en la kunveno por kune saluti la lunkalendaran Novjaron, Xi diris: “Ni devas serioze retrorigardi la vojon sur kiu ni iam iris, ne forgesi la vojon de kiu ni alvenis, kaj plue iri la vojon nun antaŭ ni.”

Dividu