Xi Jinping telefone konversaciis kun egipta prezidento

Mirinda Publikigita: 2021-02-23 10:50:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi.

Xi akcentis, ke Egiptio estas la unua araba kaj afrika lando, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La rilatoj inter la du landoj estas ekzemplo de solidareca kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno inter Ĉinio kaj la araba mondo kaj inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio ĉiam metas Egiption en gravan pozicion de sia ĝenerala diplomatio kaj estas fidebla amiko kaj partnero de Egiptio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Egiptio fortigos strategian kunigon kaj kune konstruos la Zonon kaj Vojon. Ĉinio subtenos pliajn ĉinajn entreprenojn fari investon en Egiptio kaj volas plivastigi kunlaboron kun Egiptio en infrastruktura konstruado, produktkapablo kaj scienctekniko por antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al nova stepo.

Abdel Fattah al Sisi gratulis la Komunistan Partion de Ĉinio pro ĝia centjara jubileo. Li diris, ke la kuranta jaro markas la 65an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Egiptio firme subtenas la principojn de Ĉinio en demandoj pri Honkongo, Xinjiang kaj Tajvano kaj esperas daŭre fortigi kunlaboron kun Ĉinio en vakcino kontraŭ novkronvirusa malsano.

Dividu