Xi deklaris “plenan venkon” en elimino de absoluta malriĉeco en Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-02-25 11:26:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde anoncis, ke Ĉinio gajnis "plenan venkon" en sia batalo kontraŭ malriĉeco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke absoluta malriĉeco estis ekstermita en lando kun plej granda loĝantaro en la mondo.

Xi faris la anoncon dum parolado en grandioza kunveno okazigita en Pekino por marki la atingojn de la lando en mildigo de malriĉeco kaj honori modelajn batalantojn kontraŭ malriĉeco.

Dum la pasintaj ok jaroj, la lastaj 98,99 milionoj da malriĉaj kamparaj loĝantoj vivantaj sub la nuna malriĉec-linio estis liberigitaj el malriĉeco. Ĉiuj 832 malriĉaj gubernioj kaj 128 000 malriĉaj vilaĝoj estis forigitaj de la listo de malriĉeco.

De post la komenco de la reformo kaj malfermo fine de la 1970-aj jaroj, 770 milionoj da malriĉaj kamparaj loĝantoj liberiĝis el malriĉeco laŭ la nuna malriĉec-linio de Ĉinio.

Ĉinio okupis pli ol 70 procentojn de la kontribuo al tutmonda malriĉec-redukto dum la sama periodo.

Xi diris, ke per tiaj atingoj, Ĉinio kreis alian miraklon, kiu estos enskribita en la historion.

Dividu