Xi eksplikis ĉinan vojon al elimino de absoluta malriĉeco

Yu Publikigita: 2021-02-25 16:45:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke Ĉinio adoptis serion da eksterordinaraj politikoj kaj rimedoj, malfermante la vojon al redukto de malriĉeco kaj formante kontraŭmalriĉecan teorion kun ĉinaj trajtoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia parolado en kunveno, okazigita por marki la atingojn de la lando en elimino de malriĉeco kaj laŭdi modelojn en tiu afero.

Resumante la sperton, Xi diris, ke la gvidado de la KPĈ donis solidan politikan kaj organizan garantion al la ĉinaj klopodoj por mildigo de malriĉeco. La kontraŭmalriĉeca kampanjo okazis sub la unuigita kaj centraliza gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ.

Entute 255 000 teamoj estis senditaj por liveri surlokan subtenon kaj pli ol 3 milionoj da homoj estis senditaj al la kamparo kiel specialaj komisaroj por mildigo de malriĉeco.

Xi diris, "Se ni sekvas la gvidadon de la partio, ni certe povas venki iun ajn malfacilon dum nia antaŭenmarŝo.” Li diris, ke Ĉinio persistas en disvolva filozofio orientita al homoj kaj senŝancele serĉas prosperon por ĉiuj, emfazante, ke elradikigi malriĉecon, plibonigi bonfarton de la popolo kaj realigi komunan prosperon estas la esencaj postuloj de socialismo.

La lando asignis preskaŭ 1,6 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 246 miliardojn da usonaj dolaroj) de la fisko al mildigo de malriĉeco dum la pasintaj ok jaroj.

Xi diris, ke Ĉinio utiligas la politikajn avantaĝojn de sia socialisma sistemo, kiu povas kunigi la rimedojn necesajn por plenumi grandajn taskojn, tiel estigante solidarecon kaj komunajn agojn por mildigo de malriĉeco . La tuta nacio estis mobilizita por kunigi fortojn en la batalo kontraŭ malriĉeco. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ adoptis laŭcelan strategion por mildigo de malriĉeco kaj strebis por elimini malriĉecon per disvolviĝo.

Xi diris, ke la lando ekscitis la kreivon de malriĉaj loĝantoj, kiuj prenis la iniciaton sin liberigi de malriĉeco.

Xi diris ankaŭ, ke liberiĝo el malriĉeco ne estas la fina celo, sed la deirpunkto de nova vivo kaj nova klopodo. Li urĝis klopodojn por efike firmigi la atingojn en mildigo de malriĉeco kaj kampara vigligo.

Dividu