Xi esperas aldonon de nova movforto al ĉina-francaj rilatoj

Yu Publikigita: 2021-02-26 11:13:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sugestis, ke Ĉinio kaj Francio aktive akcelu kontinuan progreson en kampoj de praktika kunlaboro kiel energio, aviado kaj agrikulturaj kaj nutraĵaj produktoj kaj nutru novajn movfortojn por duflanka kunlaboro.

En telefona konversacio kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron, Xi diris ankaŭ, ke la du landoj devas cementi reciprokan fidon, respekti kaj konsideri serioze unu la alian pri interesoj kaj gravaj zorgoj kaj efike efektivigi siajn gravajn kunlaborajn interkonsentojn.

Xi rimarkigis la fortan alvokon de Macron al strategia sendependeco de la Eŭropa Unio (EU), kaj emfazis, ke Ĉinio kredas, ke pli forta Eŭropo utilas al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de multpolusa mondo, kaj helpas akceli kunlaboron inter la du ĉefaj fortoj de Ĉinio kaj la EU por kune trakti diversajn tutmondajn defiojn. Xi emfazis, ke kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj respondecaj gravaj landoj, Ĉinio kaj Francio devas daŭre defendi multflankismon, kaj inspiri tutmondajn klopodojn subteni egalrajtecon kaj justecon, kunordigon kaj kunlaboron, kaj ankaŭ malfermitecon kaj inkluzivecon, kaj tiel fari siajn kontribuojn por atingi fruan venkon en la homara batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon.

Dividu