Xi urĝas pli altnivelan malfermon por liveri novajn ŝancojn al kunlaboro kun Taĝikio

Yu Publikigita: 2021-03-02 14:20:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke ĉi tiu jaro markas la 100-jaran jubileon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj Ĉinio antaŭenpuŝos reformon kaj malfermon de pli alta deirpunkto, alportante novajn oportunojn al la ampleksa kunlaboro inter Ĉinio kaj Taĝikio. .

Xi diris la rimarkojn dum telefona konversacio kun sia taĝika paralelulo Emomali Rahmon. Xi atentigis, ke ekde la pasinta jaro la ĉina kaj taĝika popoloj, fronte al la kronvirusa pandemio kaj la transformiĝoj malofte viditaj en jarcento, kundividis feliĉon kaj malfeliĉon, kunigis manojn en unueco kaj kunordigo, kaj atingis fruktodonan kunlaboron en diversaj kampoj, precipe en batalo kontraŭ la pandemio.

Xi diris, ke Ĉinio firme subtenas Taĝikion protekti siajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj stabilecon, kaj volas plifortigi la akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kun la nacia disvolva strategio de Taĝikio antaŭ 2030, por antaŭenigi la kontinuan disvolviĝon de la ĉina-taĝikaj rilatoj. Xi aldonis, ke Ĉinio volas importi pli da bonkvalitaj agrikulturaj produktoj de Taĝikio, kiuj kontentigas merkatan postuladon, kaj liveros helpon de kronvirusa vakcino al Taĝikio por antaŭenigi konstruadon de komunumo de komuna sano por la homaro.

Dividu