Ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco komencis jaran sesion

Yu Publikigita: 2021-03-04 15:17:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), komencis sian jaran sesion en Pekino ĵaŭde posttagmeze.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestas la malferman kunvenon de la kvara sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK en la Granda Popola Halo en Pekino.

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faras raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

La sesio daŭros sep tagojn kun la ĉeesto de pli ol 2 100 membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK el diversaj politikaj partioj kaj organizoj kaj sociaj rondoj de la lando. Ili diskutos la raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporton pri traktado de sugestoj kaj ĉeestos kiel nevoĉdonaj partoprenantoj la jaran sesion de la Nacia Popola Kongreso.

Dividu