Xi diskutis pri ŝtataj aferoj kun politikaj konsilistoj

Henggang Publikigita: 2021-03-04 15:33:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) ĵaŭde komencis la kvaran sesion en Pekino. Dum tiuj kunvenoj en la pasintaj jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping speciale vizitis la membrojn de la Nacia Komitato kaj aliĝis al diskutoj pri ŝtataj aferoj. Tiu aranĝo ne nur montras aprobon de la plej alta gvidanto al ilia rolo en proponado, sed ankaŭ reflektis sistemon de multpartia kunlaboro kaj politika konsultiĝo por starigi konsenton.

Partoprenante en grupaj kunvenoj de la membroj de la Nacia Komitato de ĈPPKK el la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Zhi Gong Dang kaj senpartiuloj dum la du sesioj de 2018, ĉina prezidanto Xi unuafoje menciis la novtipajn rilatojn inter politikaj partioj, kio altiris atenton de la publiko.

Li diris, “La sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika konsultiĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio estas unu el la fundamentaj politikoj, la senprecedencaj inventoj de la KPĈ, la popolo, aliaj nekomunistaj partioj kaj senpartiuloj, kaj la novtipaj rilatoj inter politikaj partioj kreskantaj sur la ĉina tero.”

Kio estas la ŝlosila novigo en la novtipaj rilatoj inter politikaj partioj? La respondo devas esti, ke la partio ĉiam celas reprezenti kaj realigi interesojn de la popolo sed ne nur de minoritatoj, kaj ĝi povas klopodi kune kun aliaj partioj kaj senpartiuloj por tiu komuna celo.

Kiel institucio de multpartia kunlaboro kaj politika konsiliĝo, la ĈPPKK ludis sian rolon por akceli vastan solidariĝon, antaŭenigi multpartian kunlaboron, praktiki popolan demokration. Xi esprimis en multaj okazoj, ke ĉiuj nekomunistaj partioj kaj senpartiuloj devas sekvi la aspiron de la fondiĝo de multpartia kunlaboro kaj esti bonaj konsilantoj, bonaj partneroj kaj bonaj kolegoj de la KPĈ por bone trakti la ŝtatajn aferojn.

La membroj de la Nacia Komitato partoprenis en diskutoj pri ŝtataj aferoj kaj plenumis sian devon reprezentante diversajn rondojn de la lando. Ĉiufoje fronte al tiuj reprezentantoj, Xi ĉiam instigis al ili diri realan demandon kaj fari bonan proponon por plenumi devon de la lando kaj la popolo.

Dividu