Nacia Komitato de ĈPPKK komencis sian jaran sesion

Yu Publikigita: 2021-03-04 19:16:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), komencis sian jaran sesion en Pekino ĵaŭde posttagmeze.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon de la kvara sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK en la Granda Popola Halo en Pekino.

En la kunveno, la tagordo por la sesio estis ekzamenita kaj aprobita.

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faris al la sesio raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Wang diris, ke la jaro 2020 estas eksterordinara en la historio de la Ĉina Popola Respubliko. La Nacia Komitato de ĈPPKK kaj ĝia konstanta komitato, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), plenumis la devojn kun la kunordigo de epidemia regado kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo kiel la centro, farante aktivajn kontribuojn por la plenumo de la taskoj de la 13a Kvinjara Plano (2016-2020).

Pri la laboro de la ĈPPKK en 2021, Wang emfazis la jenajn kvar kampojn: Fokusiĝo al la centjara jubileo de la KPĈ por plifortigi la teorian kaj politikan gvidadon, koncentri energion sur servadon al la efektivigo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) por plialtigi la efikecon de konsultiĝo, plu kunigi saĝon kaj forton, kaj altigi rendimenton de laboro.

Ĉeestantoj ankaŭ informiĝis pri la traktado de proponoj prezentitaj de politikaj konsilistoj.

“Entute 5 974 proponoj estis prezentitaj en la antaŭa jarsesio de la plej alta politika konsultiĝa instanco,” diris Gu Shengzu, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, kiam li raportis pri la proponoj.

Dividu