Tagordo de 4a sesio de 13a Nacia Popola Kongreso

Yu Publikigita: 2021-03-04 22:14:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La prepara kunveno de la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) ĵaŭde adoptis la jenan agendon de la sesio:

- Diskuti la raporton pri la laboro de la registaro;

- Ekzameni la projekton de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj la longperiodajn celojn antaŭ la jaro 2035;

- Ekzameni la raporton pri la efektivigo de la plano 2020 kaj pri projekto de la plano 2021 pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo, kaj projekton de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo en 2021;

- Ekzameni la raporton pri la efektivigo de la centra kaj loka buĝetoj por 2020 kaj pri la projekto de centra kaj loka buĝetoj por 2021, kaj projekton de centra kaj loka buĝetoj por 2021;

- Ekzameni la projekton de amendo al la organiza leĝo de la NPK;

- Ekzameni la projekton de amendo al la proceduroj pri la NPK;

- Ekzameni projekton de decido de la NPK pri plibonigo de la elekt-sistemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono;

- Ekzameni la laborraporton de la Konstanta Komitato de la NPK;

- Ekzameni la laborraporton de la Plej Supera Popola Juĝejo;

- Ekzameni la laborraporton de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Dividu