13a Nacia Popola Kongreso komencis sian jaran sesion

Selena Publikigita: 2021-03-05 09:42:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ĉi-jaran sesion vendrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato ĉeestis la malferman kunvenon de la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso kune kun proksimume 3 000 deputitoj el la tuta lando.

La jaro 2021 markas la unuan jaron de la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025), kiu komencas novan vojaĝon de ĉiuflanka konstruado de moderna socialisma lando. Disvolvado de la lando sur la nova marŝo estas alte atentata.

Laŭ tagordo, leĝdonantoj ekzamenos la projekton de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj la longperiodajn celojn antaŭ la jaro 2035 por konfirmi direkton kaj vojon de ĝia disvolviĝo.

La raporto pri la projekto de centra kaj loka buĝetoj por 2021 estos ekzamenita.

Ankaŭ la projekto de amendo al la organiza leĝo de la NPK kaj la projekto de amendo al la proceduroj pri la NPK estos ekzamenitaj, kio pluapaŝe plibonigos la sistemon de la nacia popola kongreso.

En la sesio, naciaj leĝdonantoj ankaŭ ekzamenos projekton de decido de la NPK pri plibonigo de la elekt-sistemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj aliajn projektojn.

Dividu