Ĉinio fiksas celon de kresko de MEP je pli ol 6%

Wang Fang Publikigita: 2021-03-05 10:45:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede antaŭtagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke ĉijare Ĉinio ankoraŭ alfrontas multajn defiojn, tamen la fundamento de la ĉina ekonomio estas solida. Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je pli ol 6% por 2021.

Li diris, ke la starigata celo konsideras revigligon de la ekonomio kaj helpos koncentri sian energion sur reformon kaj novigon kaj antaŭenigi altkvalitan disvolvadon.

Krome Ĉinio celas konservi la nivelon de konsuma inflacio je ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj.

Dividu