Emfazo de regado de Honkongo fare de patriotoj por reveno al “unu lando, du sistemoj”

Yu Publikigita: 2021-03-05 14:00:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), komencis sian jaran sesion en Pekino ĵaŭde posttagmeze. Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faris al la sesio raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK. Wang diris, ke la ĈPPKK firme subtenas efektivigon de la principo pri regado de Honkongo fare de patriotoj. Tiuvespere la kvara sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK okazigis gazetaran konferencon, kaj proparolanto de la sesio Zhang Yesui diris, ke la elekta sistemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas grava parto de la politika sistemo de la regiono. La situacio en la lastaj jaroj montris, ke la elekta sistemo de la regiono devas esti plibonigita por akomodiĝi al la epoko kaj liveri bonan institucian garantion al la ampleksa kaj preciza efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj la principo “regado de Honkongo fare de patriotoj". En la lastaj tagoj, homoj el diversaj sociaj rondoj de Honkongo aktive esprimis sian subtenon al la plena efektivigo de la principo “regado de Honkongo fare de patriotoj". Ili diris, ke “regado de Honkongo fare de patriotoj" estas natura kaj komprenebla, kaj ankaŭ estas la plej baza regada principo kaj politika etiko agnoskitaj de la internacia komunumo.

Dividu