Ĉinio plibonigos sistemojn kaj mekanismojn de HSAR koncernajn al efektivigo de konstitucio kaj Baza Leĝo

Yu Publikigita: 2021-03-05 14:04:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke en la jaro 2021, Ĉinio plu amplekse kaj precize efektivigos la principojn “unu lando, du sistemoj”, “regado de Honkongo fare de honkonganoj”, kaj “regado de Makao fare de makaanoj” kaj la politikon de alta aŭtonomeco, plibonigos sistemojn kaj mekanismojn de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) koncernajn al efektivigo de la konstitucio kaj la Baza Leĝo.

Li faris la rimarkojn, kiam li faris raporton pri laboro de la registaro al la kvara sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso. Li emfazis la gravecon firme antaŭzorgi kaj malhelpi intervenon de eksteraj fortoj en internajn aferojn de Honkongo kaj Makao kaj subteni la du specialajn administraciajn regionojn en disvolvado de ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj konservado de prospero kaj stabileco.

Dividu