Ĉefministro: Ĉinio efektivigos pli vastan kaj profundan malfermon

Yu Publikigita: 2021-03-05 14:42:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke Ĉinio efektivigos pli vastan, pli multkampan kaj pli profundan malfermon al la ekstero por pli bone partopreni en internacia ekonomia kunlaboro. Li bonvenigis alilandajn investantojn grandigis investon en Ĉinio kaj dividi la malfermitan grandan merkaton kaj disvolvajn ŝancojn de Ĉinio.

Li faris la rimarkojn, kiam li faris raporton pri laboro de la registaro al la kvara sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la lando devas reĝustigi politikon pri importa imposto, pliigi importadon de bonkvalitaj produktoj kaj servoj, reguligi doganajn kotizojn, plu redukti negativan liston pri fremda investo, ellabori negativan liston pri translanda servokomerco, akceli justan konkurencon de enlandaj kaj fremdlandaj entreprenoj kaj protekti legitimajn rajtojn kaj interesojn de alilandaj entreprenoj. Li ankaŭ emfazis bonkvalitan komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj plibonigon de diversigita investa kaj financada sistemo por orde antaŭenigi grandajn projektojn de kunlaboro kaj akceli infrastrukturan interkonekton.

Dividu