Xi esprimis kontenton pri rapida disvolviĝo de Yushu trafita de tertremo

Yu Publikigita: 2021-03-08 11:17:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping dimanĉe diris, ke li tre zorgis pri Yushu, gubernio en la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai trafita de forta tertremo antaŭ ĉirkaŭ 11 jaroj, kaj ĝojas aŭdi ĝian rapidan disvolviĝon post la tertremo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li partoprenis en diskuto kun leĝdonantoj de la delegacio de Qinghai en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, aŭ la plej alta leĝdona instanco, en Pekino.

Xi diris, ke li atentis la post-tertreman renormaliĝon de Yushu dum ĉi tiuj jaroj, kaj aplaŭdas lokajn klopodojn por kunordigo de ekologia protekto, ekonomia disvolviĝo kaj la plibonigo de la popola vivteno. Li esprimis la esperon, ke Yushu iros plu sur ĉi tiu vojo de disvolviĝo.

Dividu