Xi emfazas altkvalitan disvolviĝon kaj plibonigon de popola bonfarto

Yu Publikigita: 2021-03-08 11:19:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis klopodojn por senŝanceliĝe serĉi altkvalitan disvolviĝon kaj plibonigi la bonfarton de la popolo, kiam li aliĝis al diskuto dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco.

Partoprenante en diskutoj kun leĝdonantoj el la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke altkvalita disvolviĝo estas la ĝenerala postulo de ĉiuj kampoj de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Xi diris, ke tio ne nur estos la postulo de evoluintaj regionoj, sed ankaŭ estos la postulo, kiu bezonas efektivigon de ĉiuj regionoj. Li instigis al ĉiu regiono serĉi altkvalitan disvolviĝon bazitan sur lokaj kondiĉoj.

Xi esprimis sian plenan agnoskon de la laboro de Qinghai dum la pasinta jaro kaj ĝia disvolviĝo dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano (2016-2020), instigante al la provinco plene kaj fidele efektivigi la novan evoluigan filozofion, sekvi la manieron kun popolo kiel la centro kaj daŭrigi profundigon de reformo kaj malfermo.

Li emfazis klopodojn por plifortigi kampojn de malfortaĵoj en la bonfarto de la popolo, senĉese kontentigi la bazajn vivbezonojn de la popolo kaj plibonigi la alireblecon kaj egalecon de bazaj publikaj servoj.

Xi petis lokajn aŭtoritatojn akceli kunordigitan disvolviĝon inter kamparaj kaj urbaj regionoj, antaŭenigi kamparan vigligon en ĉiuj kampoj, plibonigi la bonfarton de la popolo kaj konstrui novan socialistan kamparon, kiu estas bela, prospera kaj harmonia.

Dividu