Xi alvokas bonan komencon por plifortigo de armeo kaj nacia defendo en 2021-2025

Yu Publikigita: 2021-03-10 14:00:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping marde emfazis atingi bonan komencon por plifortigo de nacia defendo kaj la armeo dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum ĉeesto al plena kunveno de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj Popola Armita Polic-Trupo, en la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco.

Dum parolado en la kunveno, Xi laŭdis la tutan armeon, ke ili plenumis la celojn kaj misiojn por 2020 malgraŭ la kronvirusa epidemio kaj kompleksaj enlandaj kaj internaciaj cirkonstancoj.

Xi proponis postulojn por certigi bonan komencon en la armea disvolviĝo en la venontaj kvin jaroj, kaj diris, ke disvolviĝo de la armeo devas fokusiĝi al batalpreteco. Li postulis klopodojn plifortigi konstruadon de altkvalitaj sistemoj de strategia deadmono kaj komuna operaco. Li emfazis armean disvolviĝon akcelatan de novigado, kaj alvokis pli intensajn klopodojn kaj konkretajn rimedojn en serĉado de sendependa novigo en scienco kaj teknologio, por plene utiligi la rolon de scienco kaj teknologio kiel strategia subteno al armea disvolviĝo.

Dividu