Xi Jinping telefone konversaciis kun gujana prezidento

Ĝoja Publikigita: 2021-03-17 14:48:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun gujana prezidento Mohamed Irfaan Ali.

Xi diris, ke distanco inter Ĉinio kaj Gujano estas longa, sed amikeco inter la du landoj datiĝas de malproksima antikveco. Post la fondo de la diplomatiaj rilatoj la du landoj gajnis abundajn kunlaborajn fruktojn sur diversaj kampoj. En la lasta jaro kvankam estis atako de la kronvirusa epidemio, tamen la komerco inter Ĉinio kaj Gujano ankoraŭ kreskis kaj montris gigantan potencialan forton. Venontjare estos la 50-a datreveno de la fondo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, okaze de tio la du landoj devas praktike respekti kaj atenti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, akceli komunan konstruadon de "Zono kaj Vojo", plivastigi reciproke favorajn kaj utilajn kunlaborojn sur la kampoj de energio kaj infrastruktura konstruado, strebi al pli da kunlaboraj fruktoj kaj puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo. Ĉinio volas fortigi kun Gujano kunlaboron de novkronvirusa vakcino kaj daŭre doni helpon kaj subtenon al ekonomia kaj socia disvolviĝo en Gujano laŭ sia eblo.

Ali dankis Ĉinion pro ĝia senegoisma helpo al Gujano en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj laŭdis Ĉinion pro ĝia grava gvida rolo en multaj mondaj problemoj. Gujano firme observas la principon de unu Ĉinio, rigardas Ĉinion kiel la plej gravan kunlaboranton dum sia disvolviĝo kaj sin dediĉas por fortigi rilatojn inter la regantaj partioj kaj la du landoj kun la ĉina flanko.

Dividu