Xi: Ĉinio volas labori kun KDPR por konservi pacon sur Korea Duoninsulo

Yu Publikigita: 2021-03-23 15:00:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke Ĉinio pretas labori kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj aliaj rilataj partioj por subteni la politikan traktadon de la demando de la Korea Duoninsulo, konservi pacon kaj stabilecon sur la duoninsulo, kaj tiel fari novajn kontribuojn al paco, stabileco, evoluado kaj prospero de la regiono.

XI faris la rimarkojn en interŝanĝo de buŝaj mesaĝoj kun Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Korea Laborista Partio de la KDPR. La mesaĝoj estis transdonitaj de Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Lee Longan, ambasadoro de la KDPR al Ĉinio, dum ilia renkontiĝo lunde en Pekino.

Dividu