Xi interŝanĝis gratulojn kun kameruna prezidento okaze de 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2021-03-26 10:42:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede interŝanĝis gratulojn kun kameruna prezidento Paul Biya okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj ligoj inter la du landoj.

Xi diris en la mesaĝo, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Kamerunio kaj volas labori kun prezidento Biya por preni la datrevenon kiel oportunon, bone efektivigi rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, plifortigi kunlaboron pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, profitigi la du popolojn kaj kontribui al konstruado de pli strika ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Biya diris, ke okaze de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Kamerunio deziras, ke la duflanka kunlaboro estu pli strikta kun pli vasta perspektivo kaj pli bone profitigu la du popolojn.

Dividu