Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon al nova tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan.
Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Tanzanio havas profundan amikecon, kaj la duflanka kunlaboro estas fruktodona en diversaj kampoj, kaj ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de ĉina-tanzaniaj rilatoj kaj volas labori kun prezidento Hassan por daŭre puŝi la ĉina-tanzanian ampleksan partnerecon de reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro al pli granda disvolviĝo kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.