Xi emfazas pli da klopodoj por servo kaj integriĝo al nova disvolva paradigmo

Yu Publikigita: 2021-03-26 11:05:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis pli da klopodoj por servo kaj integriĝo al la nova disvolva paradigmo en kompleta konstruado de moderna socialisma lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la ĉina orienta provinco de lundo ĝis ĵaŭdo.

Xi ankaŭ vokis al Fujian atingi pli grandan progreson en disvolvado de modernigita ekonomio, fari pli grandajn paŝojn en esplorado de nova maniero de integra disvolvado ambaŭflanke de la tajvana markolo kaj fari pli grandan progreson por krei altkvalitan vivon.

La inspektvojaĝo kondukis Xi al la urboj Nanping, Sanming kaj Fuzhou. Li esploris lokajn klopodojn en efektivigo de la gvidaj principoj de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, faciligante bonan komencon en la 14a Kvinjara Plano (2021-2025), kaj kunordigante regulan epidemian regadon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Lunde posttagmeze Xi vizitis la Nacian Parkon Wuyishan, unu el la pioniroj de eksperimento de la sistemo de nacia parko. Xi diris, ke la celo konstrui sistemon de naturrezervejoj centritaj ĉirkaŭ naciaj parkoj estas konservi la ekosistemon sendifekta kaj protekti biodiversecon.

Dum vizito al tekulturejo, Xi alvokis kunordigitajn klopodojn por akceli tekulturon, disvolviĝon de teindustrio kaj uzon de teknologio en la sektoro. Li emfazis ankaŭ pli da klopodoj por efektivigi la aranĝojn pri sendo de teknikaj profesiuloj al kamparaj regionoj por helpi lokan disvolviĝon.

Poste, Xi vizitis parkon dediĉitan al Zhu Xi, fama ĉina filozofo de la 12a jarcento. La prezidanto alvokis novigemajn klopodojn por transformi kaj disvolvi eminentan tradician ĉinan kulturon.

Dum vizito al la distrikto Shaxian de la urbo Sanming marde, Xi havis sian unuan halton en Ĝenerala Hospitalo Shaxian, kie li eksciis pri la reformo de loka medicina kaj sanzorga sistemo kaj emfazis, ke la sano de la popolo estas patrico de socialisma moderniĝo.

Xi ankaŭ alvokis profundigi reformon de la medicina kaj sanzorga sistemo, ekvilibran distribuadon de altkvalitaj medicinaj resursoj kaj plibonigon de infrastrukturo sur la baza nivelo.

Posttagmeze Xi vizitis la vilaĝon Yubang de la urbeto Xiamao, malnova revolucia bazo, kie li emfazis, ke la ŝlosilo al kampara vigligo kuŝas en disvolvado de industrioj, kiuj konformas al lokaj kondiĉoj kaj profitigas lokanojn.

Dum vizito al transakcia centro de rajtoj de kamparaj proprietaĵoj en Shaxian, Xi urĝis novigi la kolektivan arbaran posedsistemon aktive kaj prudente dum diligenta laboro por atingi novajn trarompojn.

Merkrede dum inspektado en la provinca ĉefurbo Fuzhou, Xi alvokis kontinuajn klopodojn por fari la urbon pli bona loko kaj liveri pli da avantaĝoj al la homoj.

Ĵaŭde matene Xi inspektis Universitaton Minjiang en Fuzhou. Sur placo de la universitato, Xi diris, ke junaj ĉinoj havas la respondecon realigi nacian rejuniĝon, alvokante studentojn aktive sin dediĉi al konstruado de moderna socialisma Ĉinio.

Dividu