Xi Jinping sendis simpation al egipta prezidento pro kolizio de trajnoj

Pluveta Publikigita: 2021-03-27 18:38:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis simpation al egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi pro la kolizio de trajnoj okazinta en Egiptio.

Xi diris, ke sciinte la akcidenton li surpriziĝis. En la nomo de la ĉina registaro kaj popolo, kaj en sia propra nomo, Xi Jinping esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sendis simpation al la familianoj de viktimoj kaj vunditoj. Li ankaŭ deziris fruan resaniĝon al tiuj vunditoj.

Laŭinforme en la 26a de marto iu pasaĝertrajno koliziis kun alia pasaĝertrajno en suda parto de Egiptio. La akcidento jam kaŭzis morton de almeno 36 homoj kaj vundiĝon de 165.

Dividu