Xi renkontiĝis kun modelaj krimbatalantoj

Yu Publikigita: 2021-03-30 11:07:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun reprezentantoj de tiuj honoritaj pro sia elstara laboro en la kampanjo de Ĉinio pri batalo kontraŭ organizitaj kaj bandaj krimoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis gratulojn al la reprezentantoj, kiuj ĉeestis kunvenon en Pekino por festi la venkon de la kampanjo.

Wang Huning kaj Zhao Leji, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la okazaĵon.

En 2018, Ĉinio komencis tri-jaran kampanjon por bati organizitajn kaj bandajn krimojn. Gravaj rezultoj estis atingitaj, kun pli ol 3 600 krimaj grupoj detruitaj dum la pasintaj tri jaroj.

Dum parolado en la kunveno, Guo Shengkun, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, emfazis, ke la batalo al tiaj kontraŭleĝaj agadoj devas esti antaŭenigita regule, kaj alvokis pli grandajn klopodojn por efektivigo de la iniciato Paca Ĉinio.

Dividu