Xi emfazas rolon de revoluciaj kulturaj restaĵoj en inspirado de popolo

Yu Publikigita: 2021-03-31 11:44:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la gravecon pli bone protekti, administri kaj uzi revoluciajn kulturajn restaĵojn por inspiri la popolon konstrui modernan socialisman Ĉinion kaj realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris tiujn rimarkojn en sia lastatempa instrukcio pri laboro rilata al la revoluciaj kulturaj restaĵoj de la lando.

Xi diris en sia instrukcio, ke revoluciaj kulturaj restaĵoj konservas la gloran historion de la heroaj bataloj de la KPĈ kaj la popolo, kaj estas registroj pri la granda kurso kaj kortuŝaj agoj de la ĉina revolucio, kaj ili estas valoraj havaĵoj de la KPĈ kaj la lando.

Xi diris, ke ili povas servi kiel vivecaj instrumaterialoj por antaŭenigo de revoluciaj tradicioj kaj kulturo, kaj socialisma kultur-etika progreso, kaj por eksciti fortan senton de patriotismo kaj vigligi la nacian spiriton.

Li diris, ke plibonigi la protekton, administron kaj utiligon de revoluciaj kulturaj restaĵoj estas la komuna respondeco de la partio kaj la tuta ĉina socio.

Xi diris, ke tiu ĉi laboro devas esti metita sur gravan lokon de la tagordo de partiaj komitatoj kaj registaroj sur diversaj niveloj kaj bezonas pli grandajn klopodojn. Li emfazis la gravecon plene ludigi la rolon de revoluciaj kulturaj restaĵoj en edukado rilata al partia historio, revoluciaj tradicioj kaj patriotismo.

Marde en Pekino okazis tutlanda konferenco pri revoluciaj kulturaj restaĵoj, en kiu la instrukcion de Xi transdonis Sun Chunlan, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicĉefministro de Ĉinio.

Dividu