Publikiĝis artikolo de Xi pri lernado de partia historio

Yu Publikigita: 2021-04-01 10:59:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping pri lernado de la historio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas publikigita ĵaŭde.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estas publikigita en la sepa numero ĉi-jare de la gazeto Qiushi, ĉefa magazino de la Centra Komitato de la KPĈ.

La artikolo alvokas ĉiujn membrojn de la KPĈ studi la historion de la partio, kompreni la pensojn, fari praktikan laboron, akiri novan progreson, kaj tiel komenci novan vojaĝon kun alta spirito por komplete konstrui modernan socialisman Ĉinion kaj bonvenigi la centjaran jubileon de la partio per elstaraj atingoj.

Emfazante la signifon de la kampanjo pri lernado kaj edukado de la partia historio, la artikolo diras, ke estas la ĝusta tempo lanĉi tian kampanjon, kiam la partio festas la 100an datrevenon de sia fondiĝo.

La artikolo diras, ke la kampanjo ankaŭ estas nepra, ĉar Ĉinio staras ĉe la grava momento, en kiu konverĝas la tempokadroj de la du centjaraj celoj.

Dividu