Xi gratulas Nguyen Xuan Phuc pro lia elektiĝo kiel vjetnama prezidanto

Yu Publikigita: 2021-04-06 14:05:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Nguyen Xuan Phuc pro lia elektiĝo kiel vjetnama prezidanto.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas socialismaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Ekde la pasinta jaro, la du landoj helpis unu la alian kaj kune akiris gravajn atingojn en prevento kaj regado de la kronvirusa pandemio. Li diris, ke kun kontinua sana disvolviĝo en duflankaj rilatoj, la du landoj aldonis novan ĉapitron al ĉina-vjetnama amikeco. Li akcentis, ke la mondo hodiaŭ spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj la ĉina-vjetnamaj rilatoj kaj ilia afero de socialisma konstruado eniris gravan stadion de heredado de la pasinteco kaj malfermo de la estonteco.

Xi diris, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉinaj-vjetnamaj rilatoj, kaj volas labori kun Phuc, sub la gvidado de konstruado de komunumo kun komuna estonteco, kun strategia signifo al ambaŭ flankoj, por strebi al kontinuaj, freŝaj kaj pli grandaj atingoj en la ampleksa strategia kunlabora partnereco kaj pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu